Koronaria angio (laŭ PIV) estas arterio aŭ vejno, kiu provizas la koran muskolon per sango aŭ forkondukas sangon de ĝi. La koronariaj angioj estas aranĝitaj kvazaŭ korono ĉirkaŭ la koro. La termino venas de la latina vorto coronarius, kiu signifas "korona" aŭ "krona".